Romain Duris | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Romain Pierre Marie Duris |
Naskiĝo | 28-an de majo 1974 (50-jaraĝa) en 13-a arondismento de Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Lycée Rodin (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Olivia Bonamy (en) |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro |
Romain DURIS ([ʁɔmɛ̃ dyʁis]; 28a de Majo 1974) estas franca aktoro. Li estas plej bone konata pro sia rolo kiel franca interŝanĝa studento en Hispanio en la trilogio de Cédric Klapisch, kiu konsistas el L'Auberge Espagnole (La hispana gastejo, 2002), Les Poupées russes (La rusaj pupoj, 2005), kaj Casse-tête chinois (Ĉina kaporompilo, 2013). Li aperis ankaŭ en Iris (2016) kaj en All the Money in the World (2017).
Duris studis artojn en la universitato sed unue decidis fari karieron en muziko, kaj formis bandon de jazz-funk. Muziko restas grava intereso por li. Antaŭ ekaktori, li startis en bando de psikedela ĵazo en kiu li ludis drumojn.
En 1993 Duris estis notita de aktorserĉanto kaj ricevis ludon en filmo de Cédric Klapisch nome Le péril jeune (La flava danĝero, 1994). Ekde tiam li laboris regule kun Klapisch. Lia aktorgamo estas ampleksa el bandito en Dobermann, tra amaferaj roloj kiel en L'Arnacœur, ĝis agadfilmaj herooj kiel en Arsène Lupin.